Mirinda MIREGE

07.12.2009 15:13

Mirinda MIREGE
Ĉarmaj kaj graciaj junulinoj, folklore vestitaj, kiuj dancas kaj kiuj ridetante prenas vin
per la mano por inviti vin danci kun ili. Tio estas la ĉefa memoraĵo de la mirinda
semajno, kiun mi pasigis en Bretonio, fine de oktobro. Plurfoje vespere, ni ludis la
homlupo-ludon, sed dum la tuta restado ni renkontis ĉie junajn sorĉistinojn,
alvenintajn de orienta Eŭropo. Certe, estis ankoraŭ kelkaj simpatiaj knaboj kaj
simpatiaj francoj.
Mi estas juna (en mia kapo, ĉar mi estas pensiulo). Mi estas juna esperantisto (mi
ekesperantiĝis nur antaŭ 5 jaroj). Mi partoprenis multajn esperantistajn renkontiĝojn,
lokale kaj internacie (i.a. la UKojn). Sed ofte, la Esperantistoj estis tiel "junaj" kiel mi
kaj iafoje mi estis unu el la plej junaj. Certe, multaj estis tre agrablaj homoj, kaj viglaj,
kaj energiplenaj. Sed estas tutdiversa bildo de Esperantujo, tiu renkontiĝo kun 12-
jaraj ĝis 18-jaraj gejunuloj. Tia renkontiĝo estas mia plej agrabla sperto kiel
Esperantisto. Tiuj gejunuloj estas la estonteco de Esperanto.
Mi ankaŭ konatiĝis kun la akompanantoj kaj gvidantoj. Bela ekzemplo de diverseco
de kulturoj, de vivmanieroj, de perceptoj pri la aferoj. Tio estis ankaŭ riĉeco, sed
donis al Franjo, nia miregestrino, multajn plezurojn kaj… zorgojn. Kelkaj el ili tre
impresis min.
Dankojn kaj gratulojn al ĉiuj, al la gejunuloj, al la teamo kiu gvidis la renkontiĝon, al la
homoj aŭ asocioj, kiuj finance aŭ per siaj kuraĝigoj ebligis ĝin, sed ĉefe al Franjo kaj
ŝia amiko Guy, kiuj post monataj strebadoj montojn da obstakloj venkis kaj faris, ke
tiu renkontiĝo estu plena kaj MIREGiga sukceso.
Ĝis la sekvonta Mirege,
André Demarque (Belgio)

Назад