Vortoj uzante la literojn de la vorto « ESPERANTO »

07.12.2009 15:16

Vortoj uzante la literojn de la vorto « ESPERANTO »
Vi – la kvin grupoj de MIREGE – trovis 52 vortojn uzante 2 ĝis 8 literojn de la vorto ESPERANTO po
+/- 40 ĉiugrupe. Tiuj vortoj estas skribitaj ĉi-sube MAJUSKLE
Mi aldonis persone 100 aliajn vortojn uzante 2 ĝis 5 literojn. Tiuj vortoj estas skribitaj minuskle.
Ekzistas ankaŭ multaj aliaj kvar- aŭ kvinliteraj vortoj. Mi rezignis aldoni la vortojn de 6, 7 kaj 8 literoj,
ĉar escepte pri la okliteraj vortoj, ili estas tro multnombraj (eble centoj da vortoj).
Ofte, vi forgesis, ke eblas krei novajn vortojn, metante la radikon en aliajn formojn
nur aldonante la -n de la akuzativo : TASO  TASON
nur ŝanĝante la -o (nomo) aŭ -e (adverbo) en -a (adjektivo) aŭ inverse :
POSTE  POSTA, SEPA  SEPE, SEPO, SERPENTO  SERPENTA
nur aldonante afiksojn (-ar- -et- -an- -er- -re…) PANO  PANETO, PANERO
nur konjugi la verbojn : PETAS  PETOS, PENTRAS  PENTROS
KTP
Mi supozas, ke uzante la 9 literojn de ESPERANTO, troveblus pli ol 400 diversaj vortoj
Dulitera vortoj : EN NE po SE

 

Назад